Pri historio de  nia klubo.

Esperanto-klubo en nia urbo estis fondita en 1985. Tiam jam kelkaj homoj finis Esperantan korespondan kurson. Inter ili estis Boris Tjutrin, Valerij Borodin, Larisa Kuzmenko  kaj Lidija Jerofejeva. Larisa finis korespondajn Esperanto-kursojn (komencantan kaj daŭrigan) ĉe la Moskva Esperanto-klubo (ŝiaj instruistoj estis Irina Basko kaj Vladislav Zibenkes). La aliaj  finis kursojn ĉe Ufa kaj Zaporoĵje E-kluboj. La klubanoj lernis Esperanton per la lernolibro de Boris Kolker kaj uzis aliajn lernolibrojn. Kelkaj estontaj esperantistoj lernis la lingvon memstare .

Nian klubon ni nomisRenaskiĝoĉar en malnovaj lokaj gazetoj ni trovis interesajn artikolojn (“Tagiljskij raboĉij” la 19a de aŭgusto, la 28a de septembro, 1927) ke en nia urbo funkciis e-rondetojn kaj estis pli ol 15 esperantistoj en nia urbo. Oni informis pri la eldono de la nova esperanta poŝtmarko kun la portreto de Zamenhofo en nia lando.

Dum okdekaj jaroj esperantistoj de nia urbo partoprenis diversajn renkontojn en Uralaj urbojSverdlovsko, Tjumeno, Miaso, Tobolsko, Ĉeljabinsko, Permo. En Permo oni aranĝis kelkajn fojojn interlingvistikajn konferencojn kaj niaj klubanoj ankaŭ partoprenis ilin. Tie ni povis renkonti faman esperantiston Boris Kolker.

Komence en nia klubo estis 8 aktivuloj: Boris Tjutrin (prezidanto), Lidija Jerofejeva (sekretario), Larisa Kuzmenko, Valerij Borodin, Valerij Malcev,  Klava Ivanova, Nella Oreĥova, Vitalij Belmesov. Poste komencis studi Esperanton kaj finis la kursojn Svetlana Purtova, Tanja Degaleviĉ, Igor Ĥusanov, Valentina Pankratova, Lina Usova kaj  Nadja Kotenkova. Evoluis kluba agado. Lidija kaj Larisa instruis Esperanton al gejunuloj.

Vitalij organizis novan rondeton en la Vagonka- distrikto kaj kelkaj lernantoj vizitis ĝin. Poste li devis forveturi el nia urbo kaj nun loĝas en Kovrov.

Vladimir Viĉegĵanin venis al nia klubo komence de la 90-aj jaroj kaj fariĝis aktiva esperantisto. Li partoprenis multajn kongresojn de UEA , tradukis librojn kaj akceptis gastojn el eksterlande. Per lia agado ni povis komunikiĝi kun eksterlandaj esperantistoj en nia urbo. Ekzemple, interese pasis la renkonto kun japana esperantisto en la redakcio de la loka gazetoPulsaro” en 2005.

Malfeliĉo nin trafis kiam mortis Boris Tjutrin. Ni restis sen aktiva prezidanto. Vladimir prenis sur sin tiun funkcion, sed la klubo ne tiom vigle laboris.

Nun kelkaj studentoj de la loka Pedagogia Akademio de nia urbo havas intereson pri Esperanto, lernas ĝin kiel nedevigan lernobjekton kaj necesas esperi ke nia klubo denove renaskiĝos. En aprilo 2008 ni aranĝis esperantan ekspozicion en la muzeo de nia akademio. Tie oni povis rigardi esperantajn librojn, gazetojn, revuojn  metodikajn materialojn por lecionoj (bildoj, plakatoj kun gramatikaĵoj, ludoj), simbolojn de Esperanto, portretojn de famaj esperantistoj, fotojn kaj leterojn de korespondamikoj el pli ol dudek landoj. La tutan semajnon en la muzeo sonis Esperanto-kantojn. La malfermon de la ekspozicio vizitis esperantistoj el Jekaterinburgo kaj studentoj preparis malgrandan koncerton.

 

 

 

 

Сайт управляется системой uCoz