Dum la multaj jaroj de la agado de nia klubo Lidija Jerofejeva verkis specialajn kantojn por ĝi. Jen estas kelkaj:

 

HIMNO DE TAGILAJ ESPERANTISTOJ

Vortoj de L.A.Jerofejeva

 

1.     La internacia lingvo

Iĝis fama sur la Tero.

Zamenhof dediĉis vivon,

Fortojn, sciojn al lafero.

 

Refreno: Esperanto, Esperanto

Nia kredo, vojgvidanto.

Unuigas verda stelo

Nin al vere prava celo.

2. Al homaro lia amo

Certe estis tre snlima,

Ĉar precipe li kuracis

Niajn korojn kaj animojn.

3.     Kantu himnojn al Zamenhof

Kaj batalu por la paco.

Ni fiere sekvu vojon.

En ĝi ni ne sentu lacon.

4.     Ni steletojn verdajn portas

Ĉi signifas amikecon.

Kredas ni: neniam mortos

En ni ĝojo kaj frateco.

5.     Vivu klubo Renaskiĝo,

Ĝiaj membroj plimultiĝu,

Zamenhof-spirit, humoroj

Vivu en Tagilaj koroj!

 

KANTO DE TAGILAJ KOMENCANTOJ

Vortoj de L.A.Jerofejeva

 

Zamenhof-heredantoj

El Tagil komencantoj

Ni rakontos al vi pri ni tuj,

Spite al la vetero

Kaj la hejmaj aferoj

Ni veturos al Esperantuj!

 

 

 

KANTO PRI N.TAGIL

Vortoj de L.A.Jerofejeva

 

1. Se vi Niĵnij Tagil ne vizitis

Atendante invitas ni vin,

Ni esperas gastama ĝi iĝos,

Belaspekta vi trovos ĝin.

Refreno:

Vi dancu kaj amuzu kun ni,

Forgesu pri malbon,

Kaj restu koroj niaj junaj,

Kaj batu en unison.

Espero estas por ni nuno,

En brust brilanta kor,

Ne lasu verda stel, fortuno,

Nin en decida hor.

2.Se al vi ne plaĉos aero,

Se ĝi estas peza por spir,

Vin ne ĝenu tiu afero,

Vivas ni por mir.

 

 

Krom tio Lidija verkis amikajn karikaturajn versojn por ĉiu klubano.

Jen estas kelkaj versoj:

Pri Vitalij Beljmesov:

 

Pri Beljmesov Vitalio

Vi ne povas diri ĉion.

Laŭ nia kluba peto

Li establis la rondeton

Kaj konfirmos ni sen dubo

Ke aperos nova klubo;

Brilos nova verda stelo

Sur Vagonskaja ĉielo.

 

Pri Ivanova Klava:

Kaj la rol de nia Klava

En la klubo estas grava:

Tre aktiva en aferoj:

Organizas ŝi vesperojn.

Ĉu Nov-jaron vi memoris?

Poste kapoj tre doloris.

Multaj ŝercoj kaj ridetoj

Sonis en amik-rondetoj.

 

Pri Valerij Borodin:

Estas Borodin Valera

Nia kredo kaj espero.

Povas diri ni sen timo

Ke li ĝuas pri estimo.

Li subtenas korajn ligojn

Kun diversaj fremdamikoj.

El Ĉinio, Brazilio

Ofte li ricevas ion.

Kaj Larisa skribis pri Lidija:

Nia Lida progresanto

Estas ĉef-organizanto.

En la klubo spertulino,

Kaj aldone poetino.

Ni ne havis himnon iam.

Kantis ĝin hodiaŭ ni jam.

Kaj la versoj ŝi kreadis,-

Ilin longe ni lernadis.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Сайт управляется системой uCoz